La lasta monato de la jaro prezentas la finan numeron de “Literatura Foiro” en 2023, jaro kiu omaĝis la diversajn esperanto-kongresojn en la historio de nia kulturo. La profundaj esploroj de Giorgio Silfer konkludiĝas per detala analizo pri aparta efiko de niaj kongresoj: la beletraj konkursoj.
Paco kaj milito uverturas en la tradukoj de Fabrizio de Andre” kaj Lluis Llach, dum ene de la numero poezie interludas Wally du Temple.
Alessia Rastelli intervjuas Jon Fosse, Nobel-laŭreato pri literaturo en 2023. Komentarie al la ĉi-jara Pac-Nobelo, Perla Martinelli emfazas kaj gratulas la spiriton de iranaj virinoj. Pri violento kontraŭ virinoj eseas Giorgio Silfer recenze al la filmo “Elle” (Ŝi), de Paul Verhoeven (2016).
Embrio de svisa skolo etendas sian kapon eksteren per kelkaj rekomendoj kolektitaj el disaj notoj de la partoprenintoj en la tradukaj staĝoj de KCE. Nicolino Rossi riĉigas la esperantan tradukarton per specimenoj de Italo Calvino, el la romano “La urboj nevideblaj”, akompanataj de enkonduka biogramo.
Originalan prozon el Rusio proponas Mikaelo Bronŝtejn per la rakonto “Pri la emo edziĝi” kaj el Popola Ĉinio Yin Jiaxin, aŭtoro de “Komuna familia nomo”. Interesan raporton pri subĉiela literatura festivalo organizita de la Itala PEN aŭtoris Carlo Minnaja, dum Judit Felszeghy omaĝas al Julian Modest pro liaj lastaj kontribuoj al porinfana esperantlingva literaturo.
En vitrino spekteblas lasta publicaĵo de Mikaelo Bronŝtejn, “Simeono”, mirinde recenzita de Stan Keable; Fernando Pita detale prispribas la lingvan strukturon de Balajbalano, la plej grava planlingvo en la islama mezepoko; Alessio Giordano kaj Vittorio S. Tomelleri prilumas kelkajn lingvajn problemojn kiuj prezentiĝas en la esperantigo de lingvo tre fora kulture, historie, kaj lingvistike.
En la revuo ne mankas omaĝo al la ĵus forpasinta redaktorino Marie-France Conde Rey kaj al la antaŭ jardeko mortinta ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski. “Literatura Foiro” estas mendebla ĉe lf-koop@esperantio.net