"Literatura Foiro" jam preparas sian oran jubileon

HeKo 689 5-B, 5 sep 18

La redaktoroj de “Literatura Foiro” havis sian monatan kunsidon hieraŭ vespere, kun la partopreno de la tuta redakcio: Zlatoje Martinov (ĉefredaktoro), Perla Martinelli (asista redaktoro kaj feminaj paĝoj), Marie-France Conde Rey (kino), Giorgio Silfer (teatro), Carlo Minnaja (recenzoj) kaj Fernando Pita (planlingvistiko).
La kunsido difinis la enhavon de la oktobra numero (295) de “Literatura Foiro”, jam enpaĝigata. Ĝi diskutis ankaŭ pri internaj ekvilibroj kaj estontaj projektoj, interalie la kovropaĝoj en 2019. Pri ĉi-lastaj estis aprobita propono kiu, unuflanke, celebros la 50an datrevenon de la revuo kaj, aliflanke, kongruos kun la strategio de la Esperanta PEN rilate al la literatura Nobel-premio.
La ora jubileo de LF koincidos kun la 300a numero. La periodaĵo survojas al la trafo de ĉiu kvanta (kaj kvalita) rekordo por kultura, kaj specife beletra, revuo en esperanto. Ĝi havis dum kvin jardekoj kvin ĉefredaktorojn: Giorgio Silfer (1970-80), Perla Ari Martinelli (1980-1995), Ljubomir Trifonĉovski (1996-2013), Carlo Minnaja (2014) kaj ĝis nun Zlatoje Martinov.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.