La 336a numero de Literatura Foiro (aŭgusto 2025) montras maturecon kaj diversecon de la esperanta kulturo, kun ekvilibro inter tradicio kaj novigemo, literatura profundo kaj aktuala sentemo.
La numero malfermiĝas per la haikua ciklo “Somera spleno” de Nicolino Rossi, kiu per densaj bildoj kaptas ecojn de la sezono, invitante la leganton mediti pri la fragila ekvilibro inter naturo kaj homa agado, kaj pri la espero je paco en mondo trafita de konfliktoj. Giorgio Silfer analizas la evoluon de la “kongresa teatro” en la Esperanta movado, reliefigante la historian gravecon de la teatraĵo “Ginevra” de Edmond Privat, prezentita en 1925, kaj la kreskantan profesiiĝon de aktoroj, precipe en Hungario. La proza sekcio prezentas la rakonton “La enigmo” de Julian Modest, kiu esploras misteron kaj nostalgion de forlasita domo en la montaro; la sveda fragmento “Mi ne nomiĝas Miriam” de Majgull Axelsson, tradukita de Bertil Nilsson, tuŝas la temon de identeco kaŝita pro persekuto, kaj la itala prozaĵo “Mortminaco” de Leonardo Sciascia, elitaligita de Carlo Minnaja, aldonas psikologian tension kaj socian kritikon al nia proza sortimento.
Juan García del Río prezentas la historion de la andaluzia rokmuziko, montrante la kunfandiĝon de moderna roko kun tradicia flamenko kiel ekzemplon de la internacia dialogo. Jerzy Uśpieński rememoras la historion de la esperantlingvaj radioelsendoj el Pollando, kiuj kontribuis al la disvastigo de la lingvo kaj la sento de tutmonda komunumo, emfazante la gravecon de komunikado kaj la rolon de radio en la edukado kaj informado de esperantistoj. Alessio Giordano verkas pri la lingva komplekseco kaj universala gramatiko, prelego okazinta dum la 11a Lingva Kolokvo en Ĉaŭdefono, dum Jerzy Leyk invitas al realisma, memkritika rigardo pri la rolo de la esperanto-movado, for de utopismaj revoj, sed kun rekono de ĝiaj valoroj en edukado, interkultura dialogo kaj memesprimo.
Recenzoj pri filmoj, kiel When the light breaksde Rúnar Rúnarsson, kaj pri la socia fotarto de Dorothea Lange, montras la engaĝiĝon de LF kun diversaj artaj ĝenroj, dum la artikolo de Amaro Xavier Braga Junior pri la brazila komikso-serio Turma da Mônica ilustras la malfermitecon de la revuo al popola kulturo kaj internaciaj influoj. La sekcio “En Vitrino” proponas recenzojn de libroj, de infanliteraturo (Matilda de Roald Dahl) kaj historia esero pri la roŭma historio (Ĉapitroj el romaa historio de Jana Horváthová).
Literatura Foiro estas esenca spaco por tiuj, kiuj volas kompreni la riĉecon kaj kompleksecon de la nuntempa esperanta kulturo, kaj per sia plurvoĉeco, profunda analizo kaj alta kvalito, la revuo invitas la leganton ne nur konsumi kulturon, sed partopreni en ĝia kreado kaj diskuto, kio igas LF fidinda forumo por libera penso, arta esploro kaj stila diverseco en nia komunumo.
Abonu tra Esperanta Kulturservo
Disfloru la esperanta kulturo, kaj bonan legadon!
(LF-koop)
Aldonu komenton