"Literatura Foiro" virtuale esplorebla

HeKo 896 6-B, 11 dec 25

Kooperativo de Literatura Foiro subskribis licencan kontrakton kun la internacia informserĉilo EBSCO, unu el la ĉefaj provizantoj de ciferecaj enhavoj por universitataj bibliotekoj tutmonde: tio signifas ke artikoloj el Literatura Foiro fariĝas serĉeblaj kaj legeblaj por studentoj kaj esploristoj pere de miloj da institucioj en diversaj kontinentoj, kio signife plialtigas la akademian kaj kulturajn videblecon de la revuo kaj de esperanta literaturo ĝenerale. La kontrakto kun EBSCO (por kiu multe helpis sen. Rubèn Fernández) estas ne-ekskluziva: LF-koop retenas la aŭtorrajtojn kaj la rajton disponigi siajn numerojn ankaŭ per propraj kanaloj; ĝuste la kongruigo inter tiuj kanaloj postulis pli longan itineron ĝis la definitiva kontrakto.

Paralele, fakte, Literatura Foiro partoprenis la ciferecigan projekton de bitarkivo.org, kies celo estas “gardi la Esperantan kulturon por ĉiam” per sistema skanado kaj konservado de periodaĵoj kaj aliaj dokumentoj en esperanto. Bitarkivo jam kolektis centojn da gazetoj kaj revuoj; la skanado konkludiĝis fine de februaro kaj nun la kooperativo atendas la ciferecigitajn versiojn.

La ĉeesto de Literatura Foiro samtempe en EBSCO kaj en Bitarkivo montras du komplementajn flankojn de la sama strategio: aliro por la ĝenerala esperantista komunumo per malferma arkivo, kaj profesia integriĝo en la inform-infrastrukturo de la universitataj bibliotekoj, kongrue kun direktivo Giordano. La ciferecigo en Bitarkivo garantias konservadon de la revuo, dum EBSCO faciligas citadon, indeksadon kaj uzon de LF-tekstoj en esplorprojektoj, tezoj kaj internaciaj studoj pri interlingvistiko kaj literaturo.

Por kongruigi la du projektojn, LF-koop venis al la kompromiso ke Literatura Foiro estos ja konsultebla kaj deŝutebla en siaj malnovaj jarkolektoj (de junio 1970 ĝis la lastaj antaŭ kvin jaroj), sed nur por efektivaj abonantoj de la revuo, kiuj ricevos specialan kodon por aliri la kolekton, aperigotan en literaturafoiro.com 

LF-koop invitas siajn legantojn, aŭtorojn kaj partnerajn instituciojn subteni la aktivecon de la kooperativo per abono (duoble profitinda en 2026), per kontribuoj al la revuo kaj per reklamoj pri Literatura Foiro. Tiel nia preskaŭ sesdekjara revuo transformiĝas al daŭre uzebla referenco por la estontaj generacioj de esperantistoj kaj esploristoj.

— LF-redakcio

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.