Literatura kafejo pri Danto, Hungario, Esperanto

HeKo 781 4-B, 15 feb 22

Fajszi Amika Rondo, aŭspicie de la Esperanta PEN, organizas sian 68an literaturan kafejon en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, 24 februaro 2022 je 18h00. Gastos c-ano Giorgio Silfer, kiu fermos la jubilean jaron traktante la temon “Danto, Hungario, Esperanto”.

La nomoj de Alighieri, Babits, Kalocsay formas la ABKon de la tradukoj el la Dia Komedio. La versioj de Babits kaj Kalocsay forte influis la lingvan evoluon de la hungara respektive la esperanta lingvo inter la du mondmilitoj. Sed la rilato inter Danto mem kaj Hungario konsistigas gravan ĉapitron de lia vivo, pro la amika rilato al lia samtempulo, madjara reĝo el la anĵua dinastio.

La temon prof. Silfer traktis en la numero 313 de “Literatura Foiro”, kaj traktos pli detale dum la seminario de Itala Interlingvistika Centro fine de majo 2022 en Padovo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.