Literatura kafejo pri la 300a numero de Literatura Foiro

HeKo 715 1-B, 25 jul 19

La 55a literatura kafejo en Budapeŝto, organizata de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, havos eksterordinaran gastinon. La ĉefredaktoro mem de “Literatura Foiro” prezentos al la publiko la 300an numeron de la revuo, ĵaŭdon la 8an de aŭgusto ekde 18h00 ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito.

D-ino Perla Martinelli gvidas la redakcion de LF ĝuste dum la ora jubileo de nia plej grava kultura revuo en esperanto. Sed ŝi ĉefredaktis ĝin dum cent numeroj, inter 1980 kaj 1996, kaj konstante kunlaboris kun ĝi preskaŭ de la komenco. Ŝi estas la plej kvalifikita por paroli pri la esenco kaj estonteco de ĉ tiu unika fenomeno.

La literaturan kafejon enkondukos prof. Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.