Literatura Konkurso "Abritus" 2020

HeKo 728 4-B, 25 feb 20

La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, anoncas la internacian literaturan konkurson “Abritus” por poezio kaj humuro originale en esperanto.

La kandidataj verkoj, neniam aperintaj, estu komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimo. La tekstoj kun pseŭdonimo iru al esperanto_razgrad ĉe mail.bg , la pseŭdonimoj kun vera nomo kaj adreso iru al ekra_razgrad ĉe mail.bg .

Limdato: 5 junio 2020. La rezultoj estos anoncitaj dum la tradicia festo EKRA-2020, 12-14 junio 2020 en Razgrado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.