Literaturaj kafejoj en novembro-decembro 2021

HeKo 775 7-B, 10 nov 21

La lastaj literaturaj kafejoj de 2021 en Budapeŝto gastigos du premierojn. Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-centro bonvenigos la redaktinton de la antologio “Verda stelo kaj roza triangulo” 18 novembro 2021 kaj la tradukintinon de “Finalo de partio” de Samuel Beckett 15 decembro 2021.

La prezento de c-ino Perla Martinelli koincidos kun la Tago de la Esperanta Kulturo, kaj traktos interalie la distingon inter originalo kaj traduko fare de la sama persono: demando esplorinda pri Beckett mem (kiu verkis en la franca, kvankam anglalingvano), sed ankaŭ pri pluraj esperanto-aŭtoroj, ekzemple Szathmari kaj Nemere en Hungario.

C-ano Giorgio Silfer parolos pri la kontribuintoj al la antologio, poezia kaj proza, kun unu teatraĵo: ĝuste la dramo “La butiketo de la juvelisto” inaŭguris la longan vicon de la literaturaj kafejoj (jam sesdek du okazis) en aŭtuno 2012.

La aranĝo disvolviĝos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, ekde 18h00.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.