LOdE-enketo premias LOdE-redaktoron

HeKo 413 4-A, 21 dec 09

Ekde 1998 la revuo “La Ondo de Esperanto” ĉiujare organizas enketon inter dudeko da esperantistoj, “reprezentantoj de diversaj tendencoj en la esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj”.

Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj verkisto, mem ĉefredaktoro de LOdE, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2009, “pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro “Homarano”, aperinta ĉi-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko”, per subvencio de Esperantic Studies Foundation.

Trans la efektiva valoro de la sondado, oportunas gratuli Korĵenkovon (kaj lian edzinon Halina) pro la multjara laborado en la servo de la esperanta kulturo.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.