Lorena Bellotti nova prezidanto de KCE

HeKo 762 2-B, 1 maj 21

Sen. Lorena Bellotti estas la nova prezidanto de Kultura Centro Esperantista, elektita hodiaŭ per aklamado fare de la ordinara Asembleo de KCE. En la Komitato dum la nova mandato (2021-23) ŝin akompanos gec-anoj Perla Martinelli (vicprezidanto), Anna Bartek (sekretario) kaj la alektitaj Vincent Chatagny kaj Marie-France Conde Rey. D-ino Bellotti jam aktivis ene de la Komitato, kiel prizorganto de la rilatoj kun ALTE.

La Asembleo aprobis ankaŭ la raportojn, konstatante la kreskon de la aktiveco en 2021, kiu speguliĝas ankaŭ en kresko financa. Restas tamen malgranda la disponeblo en kontanto, dum rimarkindas la progreso en la sektoro de la homaj resursoj.

Estis aprobita la projekto Esplora Instituto de Esperanto, kun starto en la akademia jaro 2022/23. La proponita kunlaboro kun Svisa Esperanto-Societo estis akceptita nur kiel afiŝado de la KCE-programo en la retkalendaro: nenio plia. Rilate al la eventuala kunlaboro kun la du solaj transnaciaj establoj registritaj en Svislando sed ne aliĝintaj al la Pakto, la Asembleo rifuzis l’entrée en matière por unu el ili, dum por la alia ĝi instrukciis la Komitaton.

La ĉi-jara Asembleo estis unu el la plej partoprenitaj dum la lastaj jaroj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.