LTSEC-diplomitoj en julio 2007

HeKo 338 2-C, 3 sep 07

Kultura Centro Esperantista komunikas la nomojn de la diplomitoj laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito en julio 2007.

En Ĉaŭdefono ĉe la Esperanto-Domo (ekzamenis Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer), nivelo A2: KIROVA Teodora.

En Lomeo ĉe Institut Zamenhof (ekzamenis Koffi Doumegnon kaj Koffi Gbeglo), nivelo A1: AFAVI Kokouvi Justin, AGBEHOU Koffi, BAYITA M. Marcelin, D’ALMEIDA Kokou Sélété, DJONKO Kodjo Rulisco, GBEGLO Aminda, GOURE Soukilman, KOSSIVI Massan Judith, KOUGNIGBAN A. Nicole, OGOUMOLA Sadick.

Venontaj lingvotestaj sesioj: en Ĉaŭdefono komence de novembro; en Lomeo meze de decembro.

En Budapeŝto okazos informa tago pri LTSEC la 19an de oktobro 2007, fare de prof. Giorgio Silfer, ĉe ITK.

Por peti la ekvivalenton de sia esperanto-diplomo, konforme al direktivo Muhlemann, necesas sendi fotokopion de la diplomo al: KCE, Lingvotesta Sekcio, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando.

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.