LTSEC-ekzamenoj en printempo 2011

HeKo 475 8-C, 2 apr 11

Lingvotesta sesio estis anoncita de Kultura Centro Esperantista, partnere kun Esperanta Naturamikaro, por la lasta semajnfino de marto 2011 en Malago.

Aliĝis du personoj: unu el Italio kaj alia el Andaluzio; tamen la dua lastmomente devis rezigni pro eksterlanda foresto, kaj la unua, veturonta al la Esperanto-Domo en Svislando, petis ĉu KCE povus ekzameni ŝin la postan sabaton, en Ĉaŭdefono.

La prokrasto estis konsentita, kaj hodiaŭ c-ino Mariangela Varese sukcese trapasis la lingvotestojn por la nivelo A2 laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, kaj ŝi ricevis la fundamentan diplomon pri esperanto ĉe KCE.

Ni memoru ke nur KCE, laŭ ekskluziva komisio de la Esperanta Civito, ekzamenas laŭ ĉiuj ses KEFR-niveloj, sekve ĝia lingvotesta sistemo estas la sola pri esperanto plene kongrua kun la normoj de Konsilio de Eŭropo kaj de ALTE, kies institucia membro KCE estas jam de 2006.

La venonta LTSEC-ekzamenaro okazos en Italio, dum Pasko 2011. Informoj tra KCE aŭ ankaŭ nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.