LTSEC-statistiko 2009

HeKo 420 6-B, 26 jan 10

Kultura Centro Esperantista komunikas ke, je 31 decembro 2009, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, estis disdonitaj entute 76 diplomoj.

La diplomoj, laŭ la niveloj, estas: 22 por A1, 17 por A2, 11 por B1, 10 por B2, 11 por C1, 5 por C2. La landoj kun plej multaj diplomitoj estas Togolando, Svislando, Hispanio.

Entute diplomiĝis 17 virinoj kaj 55 viroj (kvin personoj trapasis pli ol unu nivelon): la proporcio estas multe pli favora al viroj en la malaltaj niveloj, dum en la C-grado regas pli da ekvilibro.

Deĵoris kiel ekzamenantoj: gecivitanoj Mensah Attiogbe, Francisko Degoul, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo, Andrés Martín, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer.

La statistiko ne inkluzivas la ekvivalentigojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.