La prezidanto de la Universala, Fernando Maia jr el Brazilo, ĵus raportis al sia Komitato ke “tiu ĉi VK alportis novajn (tutnovajn) ĉirkaŭ 500 membrojn al UEA! Do tio ankaŭ estas sukceso: pluraj venas de la Kurso de UEA-KEL (Kolombia Esperanto-Ligo) kaj pluraj kapablis tre bone paroli en Esperanto — estas ĝojiga afero.”
Aliflanke vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, Brian Moon el Luksemburgo, deklaris publike: “mi devas vekrie diri, ke kun kontento mi poste fermis ĉiujn VK-rilatajn fenestrojn. Malgraŭ ĉiuj asertoj pri ies bonaj spertoj, « Discord » restas por mi katastrofa, fiaska. (…) Mi ne havas energion kaj tempon por trairi la labirinton kaj priskribi ĉiujn mankojn kaj misfunkciojn, sed jen unu mia hodiaŭa sperto: provante eniri la babilejon kun AdE, mi troviĝis antaŭ ekrano kun la emblemoj de ĉiuj ĉeestantoj/partoprenantoj, sed sen ajna eblo malmutiĝi. Post 20 minutoj da serĉado kaj frustriĝo mi subite ekhavis sonon – sed mi tute ne scias, per kiu klako mi tion atingis. Poste mi povis nur iom blinde partopreni en la diskutoj, sen eblo vidi, kiu parolas.”
La reprezentantoj de paktintaj establoj (Manuela Blanco por Esperanta Naturamikaro, Alessio Giordano por Literatura Foiro) ĝenerale estas kontentaj pri la okazintaj prezentoj,
Siavice eksestrarano Amri Wandel el Israelo, transdonis plendojn: “Tre ofte mi ne povis eniri programerojn — la salono estas plena, la programero nuligita, ktp. Se mi sukcesis eniri ĉiam io nova — nenia bildo, nenia voĉo, prezentaĵo ne aperas, eraro 2012, kaj multfoje la prezentanto mem havas problemojn. La programeroj ne estis (re)spekteblaj poste kiel en la aliaj VK. Se estis pli ol 25 partoprenantoj, ekz. Akademio de Esperanto — ne eblis scii kiu parolas, ne havante bildojn, kiu volas paroli”, konkludante tiel: “Inter la multaj laŭdoj en la fermo, facilis forgesi la problemojn. (…) Se UEA volas konservi la ĝisnunan sukceson de la VK-j, necesas ne bagateligi aŭ ignori tiujn plendojn, sed atente aŭskulti ilin.”
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”
Aldonu komenton