La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis 20 majo 2026 sub la prezido de sen. Lorena Bellotti, Konsulino, kiu konsultiĝis kun la vickonsuloj pri pluraj temoj, inter la unuaj la atribuo de la delego pri homaj resursoj al sen. Manuela Blanco, Unua Vickonsulo, aplike de Lex Adiutoria.
La plenumo de la delego bezonas antaŭpreparon, zorge de la trasdonanta responsulo, c-ano Giorgio Silfer. Inter la delikataj taskoj situas la eŭropa staĝo de du stabanoj el Afriko.
La Kapitulo ricevis raportojn kaj informojn el diversaj vickonsuloj, interalie pri la preparataj insignoj (internaj aferoj), la aktiveco de Civila Esperanta Servo (socialaj aferoj), la stato de KIBAS (bibliotekoj kaj sociaj medioj), la Lingvotesta Sistemo (klerigado).
— Unua Vickonsulo