Maloftaj demandoj ne tiom raraj

HeKo 878 6-C, 2 jul 2025

La alveno de novaj, junaj aktivuloj vekas diversajn demandojn pri juro ene de la stabo de la Esperanta Civito: estas utile raporti al la tuta civitanaro pri ili kaj la koncernaj respondoj.

Ĉu la Konsulo povus vetoi normon, ekzemple leĝon, kaj rifuzi promulgi ĝin?

Ne, ĉar tiun rajton la Konstitucio ne donas al li. Ĝi ne donas, ĉar la Civito ne estas ŝtato, kaj la vetoo estas prerogativo de ŝtatestro. Simile, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio (ne la Konsilio de Eŭropo) ne estas ŝtatestro, kvankam li prezidas subjekton de internacia juro (ne Komisionestro von der Leyen prezidas la Union, prave Erdogan ne rezervis la fotelon al ŝi okaze de renkonto kun ŝi kaj la Konsilia prezidanto). La rolo de la Konsulo estas analoga al tiu de urbestro (= civitestro) pli ol tiu de ŝtatestro (= prezidento), kaj la vickonsuloj analogas al skabenoj pli ol ministroj.

Oni rajtas individue daŭrigi kutimojn, sed ili ne estas devigaj por aliaj.

La problemo, kiel ofte en Esperantio, fontas el la lingvo. “Kutimo” ne sufiĉas por traduki ankaŭ “praxis”, kiu ja estas parto de juro. La vorto (kaj koncepto) ekzistas en la referencaj diplomatiaj lingvoj, kaj ĉiuj Kapitulanoj komprenas ĝin en la sia. Konsekvence la demando-aserto maltaŭgas, se temas pri praksiso: la praksiso influas ne nur ĉiun, sed ankaŭ ĉiujn. Do ekzemple la praksiso diktas la formulon: Dekreto de (Konsula aŭ vickonsula nomo) kaj Edikto de (loknomo, kutime la urbo kie situas la Konsulo aŭ koncerna vickonsulo en tiu momento). 

(el la Kapitulo)

 

Komentoj

c-ano Marek Bamberski, iama kandidato de la Ruĝa listo

04a Jul 2025 Ven - 10h07

Laŭ la litero de la internacia juro, la Eŭropa Unio ne estas ŝtato. Tiel do la prezidantino de la Konsilio de la Eŭropa Unio en Bruselo nome Ursula von der Leyen ne estas ŝtatestrino. Nek ŝi nek aliaj komisaroj, kiuj uzurpas al si la rajton decidi pri la vivo aŭ morto de pli ol 400 milionoj da indiĝenoj vivantaj en tiu ĉi kontinento, neniam estis elektitaj en universalaj senperaj elektoj fare de la eŭropanoj. La fakto, ke la brusela mafio deziras senleĝe kaj kontraŭleĝe uzurpi la rajton nomi sin ŝtatestroj, estas nur fraŭdo. Simple ne ekzistas tuteŭropa ŝtato. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.