Malsanas kaj prezidanto kaj direktoro de UEA

HeKo 470 9-A, 16 feb 11

Daŭre sub la ŝoko pro la morto de la esperanto-fako ĉe Pola Radio, la estraro de Universala Esperanto-Asocio spertas pliajn malfacilaĵojn.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, kaj la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, lastatempe malsaniĝis kaj devis provizore rezigni pri la plenumo de la respektivaj oficoj.

Prof. Dasgupta estas grandparte anstataŭata de s-ino Claude Nourmont, vicprezidantino, sed ankoraŭ korespondadas. Li eĉ vigle aktivas en la sekcio pri prononcado de la Akademio de Esperanto.

Male, s-ro Buller kuŝas en hospitalo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.