Manifesto de Girona, nova lingvorajta iniciato

HeKo 486 7-B, 26 jun 11

Pasis dek kvin jaroj post la proklamado de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, al kiu kontribuis ankaŭ Esperanta PEN-Centro. Ĝis hodiaŭ la Deklaracio, malgraŭ multaj kaj kvalifikitaj subtenoj, ne estas ankoraŭ formale adoptita de Unesko aŭ UN.

Tial la Komitato de PEN Internacia pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto decidis pasintmonate lanĉi novan iniciaton, okaze de sia jarkunveno en Katalunio: la Manifesto de Girona (Ĝirono en nia lingvo). Temas pri resumo de la ĉefaj punktoj en la Deklaracio. La propono estos plu diskutata dum la venonta PEN-mondkongreso, en Belgrado.

Pro sia sintezeco, la nuna dokumento emfazas la rolon de la lingvaj komunumoj (kun propra teritorio), sed neglektas tiun de la lingvaj grupoj (sen propra teritorio: diasporoj, enmigrintoj, nomadoj, esperanto-parolantoj).

La reprezentantoj de la esperanto-literaturo en tiu Komitato (sen. Bertil Nilsson kaj sen. Giorgio Silfer) ne partoprenis en la maja jarkunveno. Ili klopodos nur reprofili la Manifeston, tiel ke ĝi inkluzivu (almenaŭ implice) ankaŭ nian lingvon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.