Mariola Jobin estas la nova kvestoro

HeKo 419 8-C, 21 jan 10

C-ino Mariola Jobin, kun pola kaj svisa ŝtatanecoj, loĝanta en Loklo (kie ofte okazas parlamentaj sesioj), estas la nova kvestoro ĉe la parlamento de la Esperanta Civito.

Mem parlamentanino (en la Forumo ŝi reprezentas Feminisman Esperantan Movadon) c-ino Jobin aktivas en la kooperativo de Literatura Foiro, kie ŝi responsas pri la kongresfako. Ĝuste la kompetento en tiu ĉi kampo estas aparte bezonata por la kvestora ofico.

Ŝi estis nomumita de la Konsulo por dek du monatoj, ĝis 20 januaro 2011, kun la eblo de komisia renovigo; tiel ŝia mandato koincidas kun la preparo de la parlamenta sesio en Afriko, kaj ĝia disvolviĝo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.