Mark Fettes unusola prezidonto de UEA

HeKo 524 6-A, 17 dec 13

Laŭ magra komuniko de la “elekta komisiono”, la esploro pri kandidatoj al la nova estraro de Universala Esperanto-Asocio ne ŝajnas tre fruktodona:

“Ni demandis plurajn personojn en kaj ekster la Komitato, ĉu ili pretas kandidatiĝi por ofico en la venonta Estraro de UEA. En tiu demandado partoprenis ankaŭ komitatano Mark Fettes, kiu ĝis nun estas la sola anoncita kandidato por la prezidanteco. Atingis nin kelkaj malakceptoj, kelkaj donis principan konsenton (foje kondiĉan), de aliaj ni ankorau atendas respondon” komunikis al la komitato d-ro Ulrich Lins, nome de tiu komisiono.

El la komuniko oni deduktas ke neniu emas konkuri kun s-ro Fettes, almenaŭ pormomente. Tio signifus ankaŭ ke, ĝuste kiam oni “liberaligis” la sovetiecan elektoproceduron ĉe UEA, la interna demokratio ankoraŭ tre hezite paŝas.

Ni memoru ke por prezidi UEAn kutime estas nur unu kandidato por unu gvida posteno (kaj sen propra programo), dum ekzemple por la konsuleco de la Esperanta Civito ĉiam estas pli ol unu kandidato, kun propraj programoj inter si konkuraj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.