Marta domflegado en Ĉaŭdefono

HeKo 595 3-C, 3 mar 16

Fondumo Pro Esperanto kiel regio zorgas pri la domflegado ĉe diversaj konstruoj en Ĉaŭdefono dum marto 2016. La intervenoj okazas pere de c-ano Claudiu Doda kaj koncernas precipe la Privatan apartamenton en la Esperanto-Domo (proprieto de KCE), okaze de alterno de luantoj.

Krome majstro Doda okupiĝas ankaŭ pri la stato de la maŝinoj en la kuirejo de la Elfonesto, proprieto de LF-koop.

Kaptante la ŝancon de la ĉeesto de c-ano Stan Keable, profesie dominspektoro en Londono, hodiaŭ okazis detala kontrolo pri la aĉetata apartamento, administre asignota al la Esperanta PEN tra LF-koop. La raporto de FPEF estas pozitiva. La subskribo de la kontrakto estas planita por la fino de marto. Proponita nomo por la nova apartamento estas “La Pegonesto”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.