Medicinista kongreso kun eksterordinara poligloto

HeKo 562 7-B, 25 jul 14

En la hungara ĉefurbo Budapeŝto disvolviĝis la 19a Internacia Medicina E-Kongreso kaj la 1a Mezeŭropa Biomedicina Kongreso, kun 183 partoprenantoj el ses landoj, 16-20 julio 2014.

La temo de la du kongresoj estis: “Kronikaj malsanoj kiel minacoj de la nuntempaj socioj en la XXI jarcento”.

La kongresoj havis tri egalrajtajn, oficialajn lingvojn: la anglan, la esperantan kaj la hungaran. Foj-foje – ĉar granda grupo de polaj universitataj profesoroj kaj studentoj alvenis – ankaŭ la pola lingvo estis uzata.

La lingva problemo estis solvebla danke al la eksterordinara talento de poligloto, la sola homo kapabla flue paroli ĉiujn kvar lingvojn kaj eĉ interpreti senĝene de unu al la alia: c-ano György Nanovfszky. Cetere, li kapablus fari la samon almenaŭ per kvina lingvo (la rusa).

Flanke de la Universala Medicina E-Asocio (UMEA) prof. d-ro hab. Wlodzimierz Opoka kaj s-ino Katalin Faragó, flanke de Hungaria E-Asocio (HEA) s-ro János Nagy, ekonomia vicprezidanto, estis la ĉefaj organizantoj.

La solena inaŭguro de la Kongreso, estis majstre gvidata kvar-lingve de prof. d-ro György Nanovfszky, honora prezidanto de HEA kaj iama ambasadoro de Hungario en Moskvo kaj Singapuro.

Apud la prelegoj la kongreson riĉigis ankaŭ kulturaj programeroj en la ŝipo “Eŭropo”, kiu ĉirkauveturigis la kongresanojn por vidi la lumigitan Budapeŝton. En la preĝejo Reĝino de la Rozario, kie estis aŭskultebla la kortuŝa meditado de la 90-jaraĝa Onjo Éva (s-ino Éva Farkas-Tatar) dum la ekumena diservo kaj kantoj de la koruso FŐNIX.

Katalin Faragó prezentis la masaĝon Yumeiho, ne nur parolnte, sed ankaŭ praktikante ĉe homoj kiuj akceptis masaghon.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”, kongresa numero


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.