Memortago pri István Szerdahelyi

HeKo 397 8-A, 24 jul 09

Memorfesto okaze de la 85a datreveno de la naskiĝo de István Szerdahelyi (1924[1949]-1987) okazos en Budapeŝto, 22 aŭgusto 2009, ekde 10h00 en Nemzetek Háza (Domo de la Nacioj), strato Bajza 54.

Kadre de la festo oni premiere (por Hungario) prezentos la memorvolumon “Abunda fonto”, redaktitan de Ilona Koutny, kaj prelegos liaj disĉiploj. La eventon partoprenos ankaŭ la familio de prof. d-ro Szerdahelyi, kies filo estas japanologo kaj hungara diplomato en Tokio.

Laŭ la invitilo “la personeco de Szerdahelyi estas simbolo de la movada unueco, ja li estis gvidanto de la Esperanto-Fako en ELTE kaj li estis ankaŭ vicprezidanto de HEA (kaj plenumanto de multaj aliaj postenoj)”. Efektive, eĉ divenante kion oni aludas per la vorto “movada”, oni ne perceptas silogisman koherecon en la ekspliko pri la “unueco”.

István Szerdahelyi estis elstara intelektulo, kiu tamen suferis pro atakoj de influaj eminentuloj en Esperantio, unuavice en Hungario mem, tra la 1970aj; kelkaj, ekzemple Fernando de Diego, alkroĉis al li la reputacion de “detruanto de esperanto” kaj “simbolo de malunueco”, pro liaj lingvistikaj eseoj.

Ke, kiel dirus Gaston Waringhien, “tout comprendre c’est tout pardonner” ne forviŝas la historian veron, certe konatan al gedisĉiploj de István Szerdahelyi.

La Esperanta Civito aliĝos al la omaĝo, per mesaĝo de la vickonsulo pri edukado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.