Mi havas revon! kvindek kvar jarojn poste

HeKo 655 5-C, 28 aug 17

La 28an de aŭgusto 1963 la baptista pastoro Martin Luther King eldiris sian plej faman paroladon: I have a dream (Mi havas revon). Antaŭ li, en Lincoln Memorial de Vaŝingtono — simbola ejo por la afrikusona komunumo — staris almenaŭ du cent kvin dek mil personoj.

La fama alparolo disvolviĝis kiel rakonto, ĉar rakonto helpas por serĉi ordon en la malordo de la realo. Estis raporto pri la suferplena vojo, cele al emancipiĝo, de la koloruloj, diskriminaciitaj en Afriko kaj Usono. Abundis do la citaĵoj, el la Biblio, el Lincoln, el Shakespeare, sed ankaŭ el aktualaj politikaj figuroj.

La konstruo de la parolado estis klara: pli kaj pli konsciigi la ĉeestantojn pri la destinita feliĉa eliro el la diabla labirinto de popola violento dum kiu silentas la
usona registaro: “Kvankam hodiaŭ kaj morgaŭ ni alfrontos malfacilaĵojn, mi havas revon. Ĝi havas profundajn radikojn en la usona revo: iam tiu ĉi nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo.”

Oni ĝenerale ne scias ke nur la sep unuaj paragrafoj de la parolado estis preparitaj. Abrupte la gospel-kantistino Mahalia Jackson, kiu antaŭe malfermis la manifestacion, komencis krii: “Parolu pri la sonĝo, Martin! Parolu pri la sonĝo!”

Tiel foje naskiĝas la Historio: “Mi havas antaŭ mi revon, la revon ke iam ĉe la ruĝaj montetoj de Georgio la filoj de tiuj kiuj siatempe estis sklavoj kaj la filoj de tiuj kiuj siatempe posedis sklavojn povos sidi kune je la tablo de la frateco.”

Ankaŭ la esperantistoj kapablu sidi kune ĉe la tablo de la frateco, se ili volas ke la zamenhofa revo realiĝu.

(Perla Martinelli, vickonsulo pri informado)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.