Milana strato dediĉota al honora Esperantiano

HeKo 905 7-C, 6 mar 26

La milana magistrato dediĉos straton al Giuseppe Pinelli en la kvartalo San Siro, kie memorplato priskribos lin kiel “anarkiiston kaj partizanon”, kvankam en nia lingvokomunumo li estas ankaŭ konata pro sia esperantista aktiveco. La oficiala ceremonio okazos la 19an de marto posttagmeze, en kiu partoprenos c-ano Giacomo Comincini, estiel prezidanto de Centro di Interlinguistica. Bedaŭrinde ne pretervivis sufiĉe longe por vidi tiun tagon la karmemora Licia Rognini, vidvino de nia honora civitano, kiu forlasis nin en 2024.

La iniciaton prezentis pasintjare progresemaj urbaj konsilistoj, preskaŭ ĉiuj membroj de la Demokrata Partio aŭ de la Verdanoj. Laŭ ilia intenco, la propono, al kiu la ekzekutiva instanco donis verdan lumon hieraŭ, substrekas la civilan konsenton pri la graveco de Pinelli kaj de la viktimoj de la masakro de Placo Fontana (decembro 1969).

Jam en 2023 la Esperanta Civito honoris Pinelli per posteuma civitaneco, kadre de Lex Valeria. La normo fakte permesas la atribuon de honora civitaneco “al forpasinta esperantisto kies aktiveco simbole plej kongruas kun la konstituciaj celoj de la Esperanta Civito”. Tiukaze, deklaris la tiama Unua Vickonsulo, c-ano Giorgio Silfer, la konsorcio agnoskis la batalon de Giuseppe Pinelli favore al “solidareca komunumo, kies lingvo de paco, aŭ portanto de packulturo, estus esperanto”. 

— HeKo-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.