Post kelkaj tagoj la milita stato en Ukrajno eniros la kvinan jaron: en 2022 la Esperanta Civito, la Sennacieca kaj la Junulara per diversakcentaj deklaroj kondamnis la agreson de Rusio, dum la Universala vartis pekineskan sintenon; de tiam la pozicioj restis la samaj.
La junulara sekcio de UEA konfirmis sian estraran deklaron per voĉdono de la Komitato dum IJK 2022. Nun ĝi estas voĉdononta pri analoga deklaro kiu kondamnas la agadon de la israela registaro en Gaza, uzante interalie la vorton “genocido”. Pri Ukrajno ŝajne mankis opozicio, pri Palestino ekzistas diverĝo, kiu konkretiĝas en la prefero ne havi TEJO-deklaron, sed dokumenton kun individuaj subskriboj, sen engaĝo al TEJO.
Depende de la proceduro, aŭ la Komitato aprobos la proponitan deklaron (unua subskribinto: Esposito Guido, ĉefaj subtenantoj el Italio kaj Katalunio), aŭ ĝi malaprobos kaj tiam eblos lanĉi ĝin kiel dokumenton ekster TEJO, kun la eventuala subteno de aliaj subjektoj: eble SAT, certe ne UEA, kun la nunaj estraroj.
La Esperanta Civito ne estis ĝis nun kontaktita, sed ekzistas jam propra rezolucio pri cionismo, aprobita de la Senato en Pavio, 29 decembro 2025: pri tio la Konsulino devus atenti prioritate, ankaŭ en rilato al eventuala demando pri aliaj tekstoj koncerne Palestinon.