Monda Socia Forumo fermiĝas en Najrobo

HeKo 321 9-C, 25 jan 07

Dum la semajno de la Monda Socia Forumo mortis du gravaj personecoj, kiujn MSF honoris: la franca filantropo Abbé Pierre kaj la pola ĵurnalisto Ryszard Kapuczinski. La kronikista talento de ĉi-lasta estas ĝuebla ankaŭ en esperanto, per la verko “Ebono”, tradukita de c-ano Tomasz Chmielik. La kvindek mil partoprenantoj en la Monda Socia Forumo honoris ambaŭ personecojn.

En Najrobo la laboroj disvolviĝis inter pluraj organizaj problemoj. Kenjanoj protestis kontraŭ MSF pro la tro alta aliĝkotizo (triono de la monata enspezo de malriĉulo). La programo plenumiĝis iel-tiel, sen efektiva kunordigo. La amasmediaj komunikiloj restis grandparte indiferentaj.

Sed samtempe MSF estis grava okazo por debati pri Afriko. Sian etan kontribuon donis ankaŭ la delegacio de la Esperanta Civito, gvidata de sen. Dieter Rooke. Al nia delegacio sin apogis ankaŭ la movado MAS, fondita de Vilhelmo Lutermano, redaktoro de “Le Monde diplomatique” en esperanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.