Mondkongreso kontrau la mortopuno

HeKo 425 7-C, 22 feb 10

La Konsulo de la Esperanta Civito oficiale aliĝis al la 4a Mondkongreso kontraŭ la mortopuno, okazanta ĉi-semajne en Ĝenevo. La aliĝon legitimis la delonga subteno al la kampanjo por la koncerna moratorio, en junio 2007. La kampanjo intertempe atingis partajn sukcesojn.

Estas konate ke la nova Esperantio estas sentema pri la problemo, unuavice pro la kazo Billy Waldon, al kiu “Heroldo de Esperanto” altiris atenton kiel la unua en 2001, post jaroj da ignorado en la malnova Esperantio. Pri lia kazo daŭre okupiĝas Komitato Armand (por esperantistoj en prizono).

Pri la temo ekzistas volumeto de la eldona fako kooperativa de SAT: “Mortopuno: faktoj kaj dokumentoj” (julio 2007).



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.