Post la lastjara eksperimenta kurso pri bibliotekologio, zorge de c-ano Rubèn Fernández, morgaŭ ekos la unua kurso kadre de la katedro pri literaturo ĉe Esplora Instituto de Esperantologio, en la Helvetia Esperanto-Domo: ĝin gvidos la kunaŭtoro kaj nuna redaktanto de la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, c-ano Giorgio Silfer.
Teknike temas pri la unua efektive daŭronta dum la postaj monatoj per lecionoj en distanco, post la enkonduka semajno, kiun partoprenos sep personoj akceptitaj el kvin lingvoareoj: franca (2), hispana (1), hungara (2), itala (2). prof. Silfer inkluzivos en la lekciaro prelegojn okazontajn diversloke, alterne al aliaj el Svislando: la baldaŭaj okazos en Italio, Pollando kaj Svedio, la lasta en Burundio jarfine.
La docento interkonsentos kun la studentoj ankaŭ pri individuaj esploraj taskoj, plenumotaj antaŭ la dua semestro. Post la ĝenerala enkonduko, la lekciaro pritraktos specifajn temojn: ankaŭ pri tio okazos interna konsultiĝo.
Por septembro 2016 Giorgio Silfer akceptis la inviton de kolegino Ilona Koutny instrui literaturon dum semajno kadre de Universitato Adam Mickiewicz en Poznano; la invito estis tamen nuligita. Domaĝe, ĉar eble iuj el la nunaj studentoj estus aliĝintaj al la internaciaj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM, nun ne plu ekzistantaj.
Esplora Instituto de Esperantologio aktivas sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, kiel scienca instituto. Ĝiaj enkondukaj kursosemajnoj povas okazi ne nur ĉe Kultura Centro Esperantista.
(kce)
Aldonu komenton