Mortis Paulo Lima, la kunfondinto de Lexus

HeKo 632 2-B, 26 jan 17

Paulo Lima, veterana esperantisto, forpasis hieraŭ en Brazilo. Li fondis, kune kun Fabricio Valle, la socialan grupon Lexus, kiu aĉetis de LF-koop la prestiĝan gazeton “Heroldo de Esperanto”.

Komence de septembro 2016 s-ro Lima enhospitaliĝis kaj restis pli ol monaton sub intensa flegado. Rehejmiĝinte, li devis dializi tri fojojn semajne. Antaŭ kvardek kvin tagoj li ree eniris hospitalon, definitive. Li lasas vidvinon kaj du junajn orfinojn.

Pro lia morto s-ro Valle perdas sian ĉefan partneron.

(HeKo 632 2-B, 26 jan 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.