Mortis Pierre Babin, eksa kastelestro

HeKo 571 6-A, 2 mar 15

Laŭ aĝo probable la dojeno de la francaj esperantistoj, la 96-jara Pierre Babin mortis hodiaŭ en Bretonio.

Profesie li estis profesoro pri la angla, Esperantie li estis konata kiel la ĉefa responsulo de Kastelo Greziljono, dum jardekoj. Al la kastelo ligiĝis la vivo de lia tuta familio: unu el liaj gefiloj transprenis lian rolon, ĝis la krizo fine la dudeka jarcento.

Kooperativo de Literatura Foiro, kun kiu li kunlaboris pro diversaj Lojraj Esperanto-Rendevuoj, kondolencas al lia familio.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.