Multaj, sed ne kiu ajn, rajtas membri en LF-koop

HeKo 551 4-B, 5 feb 14


La membrecon en Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) atestas la posedo de almenaŭ unu kooperativa akcio (france: part sociale), je valoro de ducent svisaj frankoj.

Rajtas aĉeti kooperativajn akciojn, krom tiuj kiuj jam estas kooperantoj:
a) la membroj de la stabo de LF-koop (ekzemple la konstantaj kunlaborantoj de la gazetoj);
b) la abonantoj de “Literatura Foiro”, post la abonado de kvin sinsekvaj jarkolektoj;
c) la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon;
d) la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

La kooperativa akcio estas persona kaj ne vendebla: nur la kooperativo mem rajtas (re)aĉeti ĝin de eksiĝinta kooperanto.

Konsekvence, la publika aserto de sen. Dieter Rooke “Ĉiu rajtas aliĝi al LF-koop, kaj kundecidi pri ties sorto” estas erara. Nur el la supraj kvar kategorioj povas veni aliĝoj.

(precizigo de LF-koop)
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.