Muzike plena Zamenhofa festo en Malago

HeKo 626 6-B, 15 dec 16

La ĉi-jara Tago de la Esperanta Kulturo estas festita en la ĉefa salono de la socia centro najbara al la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Kunorganizis la aranĝon Esperanta Naturamikaro kaj la loka Esperanto-Societo “Marbordo de la Suno”.

Karakterizis la feston la riĉa muzika programo. Planinte la prezenton de komika skeĉo fare de la studgrupo de sen. Julio Herrero, la aŭtoro kaj reĝisoro Pedro Carrillo estis devigata ŝanĝi la afiŝon, pro la subita dizerto de la kursanoj, kiuj aktorus en la teatraĵo. Tial li proponis eĉ pli vastan kaj interesan horon.

C-ano Carrillo fakte kabaretis, prezentante kanzonojn kaj skeĉojn en esperanto, parte laŭ sia ARTE-debuto. Sed ankaŭ prezentis du tre talentaj geartistoj: Puri kaj Juan Miguel. Iliaj belaj voĉoj panoramis en klasika hispana repertuaro.

Absoluta premiero estis la ludo de “La Espero” (oficiala himno de la Esperanta Civito kaj neoficiala por la tuta esperantistaro) per saksofono, fare de c-ano Andrea Lago.

Por la neesperantistoj, kiuj konsistigis duonon de la publiko, c-ino Perla Martinelli donis klarigojn en la kastilia pri la signifo de la Tago kaj la figuro de Zamenhof.

Ekstra programero estis la skrutinio pri la elektoj por la Civita Senato (la nombro de voĉdonintoj duobliĝis en la balotejo, kompare kun 2011) kaj la festo finiĝis per tre bongusta “paella esperantiana”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.