Muziko kaj teatro en la 14a KEF

HeKo 861 5-B, 15 jan 25

Pli da teatro ol kutime dum la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, kiun Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista organizas en Ĉaŭdefono, 28 julio — 3 aŭgusto 2025, malgraŭ la rezigno pri unupersona dramo de Henrri De Sabates.

Rinaldo Giancola kaj Giorgio Di Nucci preparas dialogojn kaj monologojn el la esperanta literaturo; premieros nova kamiŝibajo de Giorgio Silfer; gastos per pliaj prezento kaj pantomimo la germana pupteatristo Christoph Frank.

Giorgio Di Nucci koncertos fortepiane per Beethoven, dum Alessio Giordano debutos per helena liro kaj filozofia kunmeditado en unika ateliero. Anjo Amika sanktigos vian dimanĉon per la plej belaj religiaj kantoj en tre sugestia kapelo.

Ne mankos atelieroj, ekskursoj, gastronomio. Kaj tio estas nur parto de la programo, kiun enkondukos “Romanco de La Chaux-de-Fonds”, komponaĵo de Jan S. Skorupski.

Aliĝi eblas tra la konsorcia magazeno de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.