Naturamika kongreso fine de novembro en Vieno

HeKo 738 7-B, 9 jul 20

Naturfreunde Internationale kongresos en Vieno 28 novembro 2020. La dato estas fiksita post interna konsultiĝo, kiun partoprenis ankaŭ Esperanta Naturamikaro. Male, ENa kaj tri aliaj federacioj ne partoprenis en referendumeto pri modifo de la statuto, kiu donas al la estraro la eblon transformi realan al virtuala kongreso.

“Tio povus kuntreni malrespekton de aliaj normoj, unuavice la plurlingveco de la asocio”, opinias nia delegito, Giorgio Silfer. “Se la venonta kongreso okazus nur telematike, partoprenus alia Esperantiano ol mi”, li insistas.

La kongreso interalie pritraktos la promocion de ENa al A-membreco. En la kongreso de NFI du federacioj (aŭstra kaj germana) kune havas la simplan plimulton de la voĉoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.