Naturamikaro kaj "Marbordo de la Suno" invitas

HeKo 519 9-B, 16 nov 12

La Zamenhofologia Semajnfino en Andaluzio, 15-16 decembro 2012, havos kiel ĉefan preleganton prof-ron d-ron Walter Zelazny, kiel jam anoncite. Li prezentos premiere sian verkon pri L. L. Zamenhof, sabaton la 15an ekde 10h00, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago.

La loka societo “Marbordo de la Suno”, prezidata de sen. Julio Herrero (samtempe prezidanto de Esperanta Naturamikaro — ENa), organizos la 15an de decembro je 13h30 Zamenhof-tagmanĝon ĉe tute apuda restoracio, vidalvide al la mediteranea maro: fakte la sama kie ĝoje bankedis la inaŭgurintoj de la Esperanto-Domo, 12 oktobro 2012.

Post la tagmanĝo sen. Zelazny volonte respondos al la demandoj de la ĉeestantoj. La Zamenhofologia Semajnfino daŭros dimanĉon matene per la prezento de la kajero 2 de “Homarane”, fare de ĝia redaktoro, c-ano Bertil Nilsson.

Por aliĝoj al la prelegaro kaj/aŭ la bankedo: <naturamik ĉe esperantio.net>. ENa prizorgas ankaŭ la eventualajn tranoktadojn.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.