Naturamikoj renkontis la EU-Parlamentestron

HeKo 570 6-B, 23 jan 15

Iniciate de Michael Müller, prezidanto de la germana naturamikaro, renkonto okazis 20 januaro 2015 en Bruselo inter li kaj la prezidanto de EU-Parlamento, Martin Schulz, kun la partopreno de Manfred Pils, internacia prezidanto, kaj Seda Orhan, brusela ataŝeo de Naturamika Internacio.

La renkonto disvolviĝis en tre amika etoso. Michael Müller emfazis la soci-ekologian justecon kiel bazan principon de la naturamika movado. Li memorigis pri la historio de la naturamikoj kaj menciis iliajn fundamentajn valorojn: demokratio, libereco, justeco kaj solidareco.

Manfred Pils prezentis la rezervojn de la naturamikoj pri la nova EU-Komisiono, specife pri ties konsisto, politikaj prioritatoj kaj laborprogramo (ĉi-rilate legindas ĵusaj komunikoj de Green 10), kiuj neglektas la aktualan grandan temaron rilate la mediprotektadon kaj la daŭreblan evoluigon. Li emfazis la opozicion de la naturamikoj kontraŭ la decido de la Komisiono repreni gravajn leĝoprojektojn rilate medion. Li rimarkigis krome la fortajn zorgojn de la naturamikoj pro la intertraktado pri TTIP.

La naturamikoj daŭrigos la politikan dialogon kun la decidantoj je EU-nivelo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.