“La jura kaj ofica lingvo estas spertanta evoluon pli rapidan ol antaŭe, probable pro la uzo en la Esperanta Civito, sed ne nur; ekzemple vorto travivanta inflacion estas “demisio”: la oficistoj demisiis bloke → maldungiĝis bloke; la vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj demisiis → redonis la delegojn al la Konsulo; ĵus elektite, li demisiis de la Akademio → li eksiĝis.”
Tiel komenciĝas artikolo de d-ino Perla Martinelli, kiu analizas ankaŭ la neologisman kontribuon de nia parlamenta vivo, de la distingo interpelacio/interogacio (malsamaj tipoj de demando de parlamentano al la registaro, aŭ Kapitulo) ĝis la plej lasta vorto, zakato.
Sed ankaŭ sociologie kreskas la leksiko: ŝerce oni jam distingis inter esperantistoj kaj krokodiloj, pli serioze oni parolas pri gaĝoj. En Ateno nur la civitanoj havis civitajn rajtojn, sed bonvenis ankaŭ metekoj: ĉi-lastaj en la Esperanta Civito estas esperantistoj (supozeble raŭmistoj) kiuj kunlaboras kaj eĉ plenumas gravajn taskojn ne havante la esperantan civitanecon. Pri aliaj, kiuj nur ĝenas aŭ kalumnias, ekzistas adekvata vorto.
Ĉu denaska esperantisto kiu kabeas estas kabeo same kiel ajna lingva apostato, aŭ jam establiĝis specifa termino?
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”