Ne plu pagoj tra la UEA-konto lfoi-i

HeKo 714 3-C, 21 jul 19

Ekde Novjartago 2021 Pro Esperanto ne plu uzos sian konton ĉe Universala Esperanto-Asocio. Tio signifas ke ĉiu establo kiu havas kontrakton kun la fondumo ne plu aktivos en la UEA-kontosistemo. La fakturoj de LF-koop, KCE, Esperanta PEN-Centro, Esperanta Naturamikaro, Feminisma Esperanta Movado ktp ne estos plu pageblaj tra Roterdamo. Male, la liveristoj kiuj dezirus ankoraŭ pagon tra UEA povus ricevi la monon al sia UEA-konto, kun la aldono de du eŭroj pro imposto.

Klientoj kaj donacantoj en Nederlando (unuavice la abonantoj de “Literatura Foiro”) povas jam nun uzi la sekvan konton, validan por la tuta Benelukso: IBAN  BE60 000315654770, Bruselo.

La malaktivigo de la UEA-konto ne dependas de ties servo, pri kiu Pro Esperanto estas ĝis nun kontenta.

Pliaj informoj ĉe la respektivaj establoj.

Komentoj

C-ano Fernando Pita

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 20h01

Kaj kion faros tiuj kiuj NE vivas em Benelukso? Aŭ eĉ ne en Eŭropo? Ĉu ne estus pli simple ĝiri la pagojn per PayPal-a konto?

Pro Esperanto

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 20h01

Efektive oni planas reaktivigi la PayPal-konton, pri kiu oni ne kontentis. Certe laŭ la fakturo aŭ/kaj la lando la kliento ricevos precizan indikon. Bedaŭrinde ne plu eblas konfidi en la ĝisnuna akurateco de la UEA-servo. Eble iam ankoraŭ.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.