Ne raso sed specio en la Torina Librosalono

HeKo 645 6-A, 20 maj 17

“La infana raso / La specie bambina”, dulingva eldono de la ĉefverko de William Auld per la italigo de Nicolino Rossi, debutis hodiaŭ ĉe la Librosalono en Torino, la plej grava librofoiro en la Duoninsulo. La verkon prezentis la prefacinto (Nicola Ruggiero) kaj la eldonistino (Neria De Giovanni) kadre de intervjuo prizorgata de itala verkista sindikato.

Bonŝance ne okazis libra, aŭ librece pedanta, prezento; sed bedaŭrinde ankaŭ ne libroprezento, ĉar pri la verko mem, ĝia aŭtoro, ĝia literaturhistoria signifo oni preskaŭ ne parolis, kaj oni neglektis ankaŭ la rolon de Nicolino Rossi. Eĉ ne aludeto pri la esperanta literaturo, la agnosko fare de PEN Internacia, la kandidatigo de William Auld por la Nobel-premio.

La protagonisto estis la lingvo, tra la personeco de la prefacinto, kiu rakontis multon pri si kaj sia individua rilatado al esperanto. Pozitiva estis la eblo spekti la intervjuon telematike, kaj tiel almenaŭ vidi la librokovrilon, kie ridetanta Bill Auld staras antaŭ enorma esperanta flago. Pli ol literatura evento, reklama angulo pri esperanto.

(HeKo 645 6-A, 20 maj 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.