Neniu inundo en la Esperanto-Domo de Andaluzio

HeKo 516 2-B, 29 sep 12

Neniu damaĝo al la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio, malgraŭ lastatempaj inundoj en proksimaj vilaĝoj. Des pli bone ke pluvegis, ĉar oni konstatis la bonan reziston de la tegmentoj kaj de la akvodefluejoj.

“Malago estas konata kiel urbo kie sunas tricent sesdek tagojn jare, kaj la ceteraj kvin ŝajne venis ĝuste nun. Tamen pluvis tute normale, kvankam abunde. Kaj probable ĉi tiu eksterordinara pluvosezono ne inkluzivos la tagon de la inaŭguro de la Esperanto-Domo” informas la domestrino, c-ino Perla Martinelli.

En oktobro 2005, kiam okazis parlamenta sesio en Malago, same kiel baldaŭ, foje pluvetis, sed eblis ĉiutage naĝi en la maro. Ne estas do kialo por aparte zorgi. 

Intertempe, en la Esperanto-Domo en Svislando daŭras la ordinara jarflegado, ankaŭ danke al la favoraj veterkondiĉoj de la “ora ĵurasa aŭtuno”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.