Neniu kandidatas kiel UEA-redaktoro

HeKo 540 8-A, 27 sep 13

Tre malfacila konjunkturo por la komunikada strategio de Universala Esperanto-Asocio, specife por la periodaj eldonaĵoj.

Je malpli ol semajno de la limdato, neniu konsiderindulo ankoraŭ kandidatiĝis por la posteno de redaktoro de la revuo “Esperanto”. Tial, krom lastminuta miraklo (eventuale stimulita ĝuste de ĉi tiu HeKomuniko…), Roterdamo devos aŭ repuŝi la limdaton aŭ gardi Stanon Marĉek en la redaktora posteno… Spite al la tute malflata opinio pri li esprimita de prezidanto Fettes, altigo de la honorario probable venkos dignecan reziston.

Kial neniu volus redakti la organon de UEA, eĉ kontraŭ (nederlanda) salajro? Unue, ĉar la koncerna anonco estis iom fuŝa: ŝajnas ke oni serĉas senpagan volontulon (sed kompetentan idealiston oni preskaŭ ne trovas, ekster la raŭmistoj, en la nuna Esperantio). Due, eble kelkaj efektive solidaras al la maldungita Marĉek. Trie, en la nova estraro mankus adekvata konscio pri la tempolimoj.

Ne nur la revuo, sed la tuta eldona flanko en Roterdamo frontas momentan krizon. Rilate la jarlibron, neniu ankoraŭ scias kiu redaktos ĝin, post la emeritiĝo de Roy McCoy (kiu jam lasis la Centran Oficejon).

Samtempe, ŝajne nenio moviĝas rilate la retpaĝojn; kaj la libere alireblaj diskutgrupoj (komitato / landa agado) kaŝiĝis en la nova skemo de Yahoo; tamen ili ne malaperis, kiel okazis antaŭ jaroj, kiam Yahoo ne tute malprave suspektis ke Renato Corsetti, administranto de multaj dekoj da diskutlistoj, povas esti profesia spamisto…

Ĝuste la komunikado/eldonado estus la unua ŝtopenda breĉo en la fronto, por la Fettes-stabo.

(fonto: UEA-ano kun la esperanta civitaneco)



Osmo Buller komunikas:
Kvin kandidatoj anonciĝhis por la konkurso pri la redaktoreco de la revuo “Esperanto”. La limdato estis la 30a de septembro. La redaktoro de la oficiala organo de UEA estos elektita de la Estraro, kiu nun komencas trakti la kandidatiĝajn dokumentojn.
La nova redaktoro anstataŭos Stano Marček, kiu per la decembra numero de la nuna jaro kompletigos sian 12an jarkolekton kiel la redaktoro de la plej grava kaj plej vaste legata Esperanto-revuo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.