Neves pri la Ido-literaturo dum lingva kolokvo

HeKo 676 8-B, 14 apr 18

Post la hieraŭa legado de la skribaj kontribuoj, la 4a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono proponis hodiaŭ la ĉefan prelegon, fare de Gonçalo Neves. La teksto aperos en la revuo “Literatura Foiro”.

La preleganto komparis la draste malsaman sintenon al poezio ĉe la iniciatoro de esperanto unuflanke kaj Couturat-De Beaufront aliflanke. Ĉi-lasta forte bremsis la produktadon en Ido, malgraŭ la ekzemplo de Richardson inter la du mondmilitoj. Resurekto (aŭ efektiva starto) okazis per Andreas Juste en la 1980aj, al kiu sekvis rimarkinda florado en la unua jardeko de la nuna jarcento.

La debato enfokusigis aliajn diferencojn, kun specifa rilato al la eŭfonio de la du lingvoj. Interalie montriĝis ke la deviga akuzativo multe helpas al la eŭfonio de esperanto.

Legu pli en “Literatura Foiro” kaj “Heroldo de Esperanto”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.