Nia lingvo en Santiago de Kampustelo

HeKo 388 8-B, 22 apr 08

Kultura Centro Esperantista reprezentas, kiel kutime, nian lingvon en kunveno de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo: ekde hodiaŭ en la tritaga internacia konferenco de Santiago de Kampustelo (Galegio).

La delegacio de KCE en la nuna ALTE-konferenco konsistas el gec-anoj Elisabeth Amstad kaj Giorgio Silfer. La unua sekvas la laborgrupon pri junaj gelernantoj, kie unuafoje alestas ankaŭ esperantlingva hungarino: Petra Smidéliusz. La dua okupiĝas pri la migrantoj kaj pri la apliko de KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco, kiu estas konceptita por adoltoj.

“Laŭ la evoluo de la laboroj, la konferenco ŝajnas iom rutineca” komentarias c-ano Silfer. “Sed mi revenis volonte al Santiago, kie en 1993 la PEN-mondkongreso agnoskis esperanton literatura lingvo.”

Renkonto kun kelkaj verkistoj de Galegio, fare de Giorgio Silfer kaj de la prezidanto de la Esperanta PEN, okazos postmorgaŭ.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.