Nia lingvo kiel parto de kontinua formado

HeKo 742 7-B, 27 aŭg 20

Kultura Centro Esperantista sponsoras la privatan lernejon de c-ino Lorena Bellotti, kiu sukcesis enigi esperanto-kursojn por manaĝeroj kaj firmaoj en la oficialan oferton de Regiono Lombardio por kontinua formado.

La kursoj celas trejnadon en transnacia komunikado, prepare al logika pensostrukturado kaj al la solvo de interkulturaj problemoj. Rajtas aliĝi nur subjektoj rezidantaj aŭ komerce registritaj en Lombardio.

Eblas fizika aŭ virtuala partopreno: por ĉiu akceptita individuo la Regiono financas po du mil eŭroj. La financado al la akceptitaj institutoj atingas maksimume kvindek mil eŭrojn (aŭ 25 gekursanojn).

La Esperanta Civito sekvas kun intereso la iniciaton, ankaŭ por reproponi ĝin al similaj katalogoj de aliaj regionoj en Eŭropa Unio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.