Nia literaturo dum la estona BET

HeKo 683 5-A, 6 jul 18

La esperanta literaturo estis en la fokuso de la dua tago de BET en Pärnu (Estonio). Al multnombra publiko (sed ne tiel multnombra kiel kutime en Litovio dum ĉi tiu aranĝo) prelegis unue prof. Giorgio Silfer kaj poste d-ino Perla Martinelli.
Verdire c-ano Silfer transformis la prelegon al diskuto kun la publiko, proponante demandaran itineron kunlabore kun la ĉeestantoj. La respondoj prilumis diversajn aspektojn de nia literaturo, surbaze de la verko aŭtorita kun prof. Carlo Minnaja. El la publiko venis interesaj komentarioj, ekzemple de la prezidantino de la Latva Asocio.

La lasta demando koncernis la rolon de niaj verkistinoj, kaj la parolo estis tiam transdonita al c-ino Martinelli. “La esperanta ŝi-teraturo” estis la titolo de ŝia konciza, sed profunda prezento pri niaj verkistinoj, de Marie Hankel ĝis Spomenka Ŝtimec.
Dum la tago okazis pliaj prelegoj, plej ofte dediĉitaj al la esperanto-aktivecoj en la baltaj landoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.