Nia literaturo en Budapeŝta PEN-konferenco

HeKo 509 2-B, 15 jun 12

Fine de septembro 2012 la Hungara PEN organizas internacian konferencon, okaze de la 85a datreveno de sia fondiĝo, pri la temo “Literaturo — Lingvo — Nacio”.

La temo enfokusiĝas al la aŭtoroj kiuj verkas en alia lingvo ol sia gepatra kaj al la situacio de la minoritataj lingvoj en Eŭropo. Ambaŭ subjektoj plej kongruas kun la rolo de esperanto kiel literatura lingvo, laŭ raŭmisma interpreto.

La esperanto-literaturon reprezentos, per prelego en la franca (deviga diplomatia lingvo, laŭ la Civita konstitucio), sen. Giorgio Silfer, kiu en 1991 fondis la Esperantan PEN kune kun Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, István Nemere kaj Gaston Waringhien.

Dum la konferenco estos liverita la plej grava literatura premio de Hungario, Janus Pannonius.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.