Nia literaturo en la universitato de Malago

HeKo 623 4-B, 22 nov 16

Okaze de la arĝenta jubileo de Esperanta PEN-Centro, la Universitato de Malago (Hispanio) invitis c-anon Giorgio Silfer prelegi en la kastilia al studentoj kaj profesoroj pri la temo “La originala literaturo en esperanto: fenomeno fascina”. La ĉeesto en la prelego estos kredite kalkulebla por la studentoj.

La prelego disvolviĝos morgaŭ je 12h00, en salono Manuel Rodriguez de Berlanga, ĉe la dekanejo de la fakultato pri filozofio kaj beletristiko. Enkondukos prof-ino Esther Morillas García, responsa pri la itala fako en la departemento pri tradukado kaj interpretado. Por la organizo helpis c-ano Carlos Spinola, unu el la du profesoroj en la malaga universitato kiuj flue parolas esperanton, kaj c-ino Perla Martinelli, arta direktoro ĉe LF-koop.

“De multaj jaroj mi kutimas trakti ĉi tiun temon en la franca aŭ la itala: unuafoje mi tion faros en la lingvo de Cervantes, kio estas danĝera, ĉar en ĝi embuskas pli da falsaj amikoj ol en aliaj latinidaj lingvoj” konfesas la prelegonto. Verdire li jam prelegis en la kastilia en Malago mem, specife pri la esperanta poezio.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.