Niĝerio kongresis sen la estraro

HeKo 323 4-B, 8 feb 07

“Iuj eŭropaj imperiistoj kun koloniigaj intencoj en Esperantio detruis longjaran harmonion kiu ekzistis en EFEN. Do kio okazas, tio estas unua kongreso en Niĝerio kaj ne la unua kongreso de niĝeriaj esperantistoj nome de EFEN”, skribis c-ano Prince Henry Oguinze, la prezidanto de Esperanto-Federacio en Niĝerio, pri la unua enlanda kongreso 15-17 decembro 2006.

Fakte la periodo kaj la etoso en kiuj la preparlaboroj de tiu ĉi kongreso okazis ne kontentigis la atendojn de multaj membroj de EFEN (landa asocio de UEA), ĉefe de ĝia estraro, kiu rifuzis partopreni ĝin. “Espereble en 2007 ni okazigos veran nacian kongreson de EFEN”, indikis la estraro nome de la prezidanto.

Tamen kelkaj faktoj markis tiun unuan eksperimenton, i.a. la partopreno de naŭ personoj el najbara Benino, unu el  Nederlando, unu el Togolando kaj 37 el Niĝerio, kaj la ĉeesto de la reprezentanto de la urbestro, nome s-ro Alhaĵi Sikiru, en la malfermo. Kursoj, diskutrondo pri la vivo de Zamenhof, salutparoladoj de eksterlandaj gastoj, salutmesaĝoj el Belgio, Burundio, Germanio, Italio, Kanado, Togolando, diskuto pri la temo: “Memstariĝo de niĝeria esperanto-movado” (proponita de la EFEN-prezidanto) kaj kvizo riĉigis la programon de la renkontiĝo.

La prezidanto de LKK s-ro Moseo Opa dankis la partoprenantojn kaj feliĉiĝis pro la intereso kiun la eksterniĝerianoj havas por esperanto en lia lando, tra sia partopreno en la aranĝo. Li invitis ĉiujn EFEN-anojn al interkompreniĝo kaj unueco por la progresigo de esperanto en Niĝerio.

Notindas ke esperanto ekaperis en Niĝerio en 1930, sed ĝia reapero kun la nuna evoluo rimarkiĝas en la 1980aj. Pli ol cento da personoj nun dise tra la 36 ŝtatoj de Niĝerio kaj en kvin aliĝintaj kluboj aktivas por la verda afero.

(Adjévi Adjé, en “Afrikume” n-ro 4, afrika cirkulero de KCE)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.