Nomumo de la delegitoj al la Forumo

HeKo 853 1-C, 4 dec 24

Per la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito estos baldaŭ renovigita unu el la du branĉoj de nia Parlamento, 2025-29. 

Konsekvence la paktintaj establoj havos tempon ĝis 30 marto 2025 (la tago antaŭ la inaŭgura parlamenta sesio en Malago) por renovigi sian delegacion en la Forumo, la alia parlamenta branĉo. 

Manke de skriba komuniko ĝis tiu dato, la nunaj forumanoj daŭros ĝis la fino de 2029, krom se elektitaj al la Senato aŭ se mem rezignintaj per komuniko al la eliranta Konsulo.

Estas oportune, sed eblas, ke la paktintoj nomumu siajn du delegitojn el malsamaj kontinentoj, por ke almenaŭ unu el ili partoprenu fizike en la Forumaj sesioj, kiuj ne disvolviĝos nur en Eŭropo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.